Kio estas la vera kerno de la urbo? Kie ĝi kaŝiĝas? Kie ĉiu soriano gardas belajn rememorojn infanajn, adoleskajn kaj adoltajn? Sendube en la belega kaj granda parko situanta tute centre en la urbo, kies oficiala nomo estas Alameda de Cervantes (“Promenejo de Cervantes”). Bela nomo, ĉu ne? Tamen neniu uzas ĝin, kaj ĉiuj nomas la parkon la Dehesa, t.e “la paŝtejo” (kun ofta prononco nur dusilaba, t.e “la Desa”). Nu, strikte inter ni, “la Desa” estas la juvelo en la urbo, ja amata de ĉiuj ties loĝantoj. Kaj ĝi ankaŭ iomete rolas kiel botanika ĝardeno!
Se vi havas tempon kaj emon, laŭiru la riveron Doŭro ĝis la ermitejo San Saturio (18a jc.), konstruita sur roko. La promenado estas tre agrabla kaj malstreĉiga, ne gravas laŭ kiu bordo de la rivero, sed eble pli belas la maldekstra bordo, transe de la pontoj.
Kontraste kun aliaj kastiliaj urboj, en Soria oni ne trovas imponan katedralon, ĉar tiu situas en Burgo de Osma, urbeto je 55 kilometroj de Soria, kiun sorianoj nomas simple “El Burgo”. Tial la diocezo nomiĝas Osma-Soria. Kompense en la ĉefurbo staras ne nur la kunkatedralo San Pedro, sed ankaŭ multaj interesaj preĝejoj, preskaŭ ĉiuj romanikaj kaj do hom-skalaj. Elstaras ankaŭ la renesanca palaco de la grafoj de Gómara kaj la preĝejo Mirón (18a-jarcenta sur romanika bazo) kun surpriza, ĉar malofta, interno laŭ la stilo “churrigueresco” (malfrua baroko). La plej konata el la soriaj preĝejoj estas Santo Domingo, ĉefe pro ĝia fama fasado, sed, denove strikte inter ni, la plej aminda el la romanikaj preĝejoj estas San Juan de Rabanera, same sobra kiel bela.
La ĉefstrato de Soria nomiĝas el Collado, ĉiam homplena. Anekdote, dum la parenteza periodo 1936-1979 ĝi havis nomon de generalo kaj, kiam ĝi rehavis la tradician nomon, estiĝis kurioza diskutado pri tio, ĉu renomi ĝin “el Collado” aŭ “el Collao”, kiu spegulas la prononcon en popola hispana. Kredu, ne kredu, dum kelkaj jaroj la ŝildoj de la strato tekstis “el Collao”.
La plej konataj manĝajoj de Soria estas la butero kaj la torreznos, t.e. frititaj larderoj. La du plej oftaj varioj de la butero estas la tiel nomataj “sala” kaj “dolĉa”. Tiu lasta fakte estas nur belaspekta mikso de butero kun siropo, kaj tial kelkaj homoj ĝin manĝas rekte per kulero… Pri la prave famaj torreznos, sciu nur, ke kompreneble ne en ĉiuj trinkejoj oni kuiras vere bonkvalitajn torreznos: prefere do petu konsilon de lokanoj.
Kaj fine, se vi legis ĉion ĝis nun, vi meritas ekscii alian sekreton: la urbo malplatas kaj ĉie estas dekliv(et)oj. La vojo de la urbocentro al la kongresejo ne estas escepto, kaj tial estas rekomendinde supreniri laŭ la malplej dekliva strato, t.e. laŭ la strato Caballeros, kvankam fine atendas vin eble trideko da ŝtupoj. Alia eblo estas la strato Morales del Espino (ĉe la kadrita ŝtonpordo apud kvar statuoj kaj la “eterna fajro” antaŭ San Juan de Rabanera), kaj poste maldekstren laŭ la strato Santo Domingo de Silos. Sed ne iru laŭ la stratoj Alberca aŭ Fueros de Soria, se viaj kruroj feblas.
Bonan restadon!