Ekskursoj 

Mendilo

Numancia

Ekskurso al la arkeologia kuŝejo Numancia, je kelkaj kilometroj de Sorio. Ĝi estis unue keltibera kaj poste romia urbo. Historie grava ĉar ĝi rezistadis la romian konkeron dum dudek jaroj. La buso startos el la kongresejo je la 09.30 kaj revenos ĉirkaŭ la 12a horo.

Ĉi ekskuso okazos dufoje: sabate, la 3an de majo kaj dimanĉe, la 4an de majo. 

Prezo: 12 €, maksimume 50 homoj ĉiutage.

Numancia

El Burgo de Osma

La lundo, 5an de majo, okazos tuttaga ekskurso al urbeto El Burgo de Osma. La buso startos el la kongresejo je la 09.00; ni faros rapidan viziton al la proksima fortikaĵo Fortaleza Califal de Gormaz, kaj en El Burgo ni vizitos ĝiajn ĉefajn vidindaĵojn. Tamen, ne eblos eniri la katedralon, ĉar lunde ĝi estas fermita. En Gormaz kaj El Burgo ni havos oficialan gvidiston. Ni kune tagmanĝos en restoracio Capitol je la 14.00 (inkludita en la prezo).  Por la reveno la buso startos je la 17.00 kaj mezvoje haltos en pitoreska vilaĝo Calatañazor por libera mallonga vizito. Reveno en Soria inter la 18.30 kaj 19.00. 

Prezo: 45 €, maksimume 50 homoj.

Gormaz
Calatañazor

RESTORACIO CAPITOL EN EL BURGO DE OSMA

NE VEGETARANA MENUO

UNUA PLADO (elektendas unu)

Fazeoloj kun kolbaso kaj porka orelo

Salato kun tinuso kaj ruĝaj kapsiketoj

Lasanjo laŭ la bolonja stilo (kun tomata saŭco kaj viando)

Legoma miks-poto

Supo laŭ la kastilia stilo (ajlo, pano, milda papriko, povas enhavi ovon)

Rusa salato (legomoj, tinuso kaj majoneza saŭco)

Spagetoj laŭ la bolonja stilo (kun tomata saŭco kaj viando)

DUA PLADO (elektendas unu)


Lumbaĵo de turboto (fiŝo) kun mar-frukta kremo

Moruo (fiŝo) forne kuirita kun stufita legoma miksaĵo

Stufitaj porkaj vangoj

Porka lumbaĵo kun ĉampinjona kremo

Viandaj kneloj kun tomata saŭco

Graseca porkaĵo kun pipra saŭco

kaj

Deserto (torto)

Pano, akvo, vino kaj gas-limonado.

VEGETARANA MENUO

UNUA PLADO (elektendas unu)

Legoma miks-poto

Supo laŭ la kastilia stilo (ajlo, pano, milda papriko, povas enhavi ovon)

Kampara salato (terpomo, tomato, cepo, olivoj kaj kapsiko)

Spagetoj kun ajlo

DUA PLADO (elektendas uno)

Ovoj en kaserolo (ovoj kaj stufita legoma miksaĵo)

Ovaĵo kun fungoj

Asparagoj forne kuiritaj kun beŝamelo

Florbrasiko forne kuirita kun fromaĝo

kaj

Deserto (torto)

Pano, akvo, vino kaj gas-limonado.

Soria

Krome, okazos senpagaj vizitoj tra la urbo Sorio, kun profesiaj gvidistoj. Tiujn oni ne bezonas rezervi nun.