
Ponto inter kulturoj
Venu kaj renkontiĝu kun esperanto-parolantoj el diversaj landoj kaj kulturoj. Aliĝu tuj kaj profitu la rabaton pro fru-aliĝo ĝis la 30-a de junio.
Ni jam disponigis la provizoran programon, kiun ni ĝisdatigos laŭmezure kiel novaj programeroj estos konfirmataj.
ELŜUTU ĜIN ĈI TIE.
Kongresejo
La kongreso okaziĝos en la sidejo de UGT-Andaluzio, situanta en la strato Blas Infante. Tio estas facile atingebla kvartalo, buse aŭ metroe, plena je aktiveco kaj multe da proksimaj loĝejoj.
Kun la centrala temo komprenemo inter popoloj, krom variaj interesaj babiladoj kaj prelegoj, la kongreso ankaŭ ofertos buntajn kulturajn aktivaĵojn, kiel ekzkursojn, fulmokursojn, ludojn, ktp.

Universitata antaŭkongreso
La du tagojn antaŭ la kongreso (10-a kaj 11-a de oktobro) okaziĝos universitata antaŭkongreso, al kiu ĉiu aliĝinto estas invitita. Ĝi okaziĝos en la Filologia kaj Psikologia Fakultatoj, kaj ĝuos la partoprenon de abunda internacia grupo de prelegantoj:
- Bengt-Arne Wickström (Germanujo)
- Francesco Maurelli (Germanujo)
- Jorge Antonio Leoni de León (Kostariko)
- KIMURA Goro Christoph (Japanujo)
- Keyhan Sayadpour (Irano)
- Nina Daniljuk (Ukrainujo)
- Philippe Planchon (Francujo)
- Renato Corsetti (Italujo)
- Vicente Manzano-Arrondo (Hispanujo)
- Zahra Karimi (Irano)