Loĝado

La propra Labora Universitato de Cheste (loko de la Kongreso) disponas dulitajn dormoĉambrojn. Ĝi estas la plej proksima opcio kaj la plej malmultekosta.

Privata ĉambro estas 30€ tage.

En kunhavita ĉambro, ĉiu lito kostas 15€ nokte, kaj la matenmaĝo kaj vespermanĝo en la Universitato estas tre malmultekostaj ankaŭ.

La ĉambroj estas belaj, puraj, grandaj, kaj havas du skribotablojn. Ili havas KOMUNAJN banĉambrojn en ĉiu koridoro.

Grava: Se vi volas kunhavi la ĉambron kun konulo, indiku tion en la komentoj aŭ en la akceptejo kiam vi alvenos.

Hoteloj en Cheste kaj Valencio

Hotel Torrijos (10min piede). Ekzistas rabato por 30 ĉambroj maksimume(rizervu nun!) en proksima hotelo al la kongresejo.
Por demandi la rabato vi devas rizervi rekte al ili.
Menciu al ili pri la rabato de la HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO.
Datoj: ENIRO: Ĵaŭdo 05-09-2024 - ELIRO: Dimanĉo 08-09-2024
Prezoj:

  • Unulita Ĉambro: 59€ por nokto kun inkluziva matenmanĝo
  • Duopa Ĉambro: 75€ por nokto kun inkluziva matenmanĝo
  • Triopa Ĉambro: 95€ por nokto kun inkluziva matenmanĝo
Lasta dato por rezervi ĝis la 9-a de aŭgusto.
Grava: Rabato NE DISPONEBLA tra booking.com aŭ ajna alia agentejo. Nur rezervu rekte per la hotelo mem.

Por tiuj kiu dormos for de la Universitato, ekzistas trajno al Cheste kaj busoj (L265B kaj L266A) rekte al la Universitato (ek de la flughaveno).

Ciela Fotaĵo

Manĝado

La restoracio estos malfermita nur por ni tiu ĉi semajnfino, kaj tial la prezoj estas pli altaj:

Je ĵaŭdo la 5-a: matenmanĝo (7,5€), vespermanĝo (7,5€)

Je vendredo la 6-a: matenmanĝo (2,5€), tagmanĝo (7,5€), vespermanĝo (7,5€)

Je sabato la 7-a: matenmanĝo (5,5€), tagmanĝo (13,5€), vespermanĝo (13,5€)

Je dimanĉo la 8-a: matenmanĝo (5,5€), tagmanĝo (13,5€)