



Kulturaj programeroj
- Ĉefprogramero – Poezia vespero
- Ekspozicio: prezentado
- Prezento de ĵus eldonitaj libroj
- Festivalo de subtekstigitaj filmoj
- Kvizo
- Koncerto de JoMo
- Koncerto de Kaj Tiel Plu
Prelegoj
- Ĉefprelego. Antonio Valén: Pri poemo de Machado.
- Eŭheno Kovtonjuk: Valoraĵoj sen daŭro de uzebleco.
- Iván García: BitArkivo.org: Konservado kaj alireblo de ciferecaj dokumentoj.
- Natxo Apaolaza: Prezento de du asocioj kiuj laboras por kaj per Esperanto: Esperanto plus kaj IKEL.
- Pako Belmonte: La taŭrofelo, geometrio kaj bildigoj de la duoninsulo.
- Eduardo Berdor: Franclingva muziko en Kanado.
- Félix Jiménez: Sep jaroj de kursoj de Esperanto en UNED: Bilanco
- Laura Brazzabeni: Luigi Pirandello, eterna Nobel-premio: inter fragmenta identeco kaj la nova limo de Esperanto.
- Miguel Ángel Sancho: Analoga fotografio: ĉu oldema modo aŭ arta tendenco?
- Miguel G. Adúriz: La Belartaj Konkursoj de UEA
- José Mª Salguero: Portugalio en la Hispana Enlanda Milito
- Rafaela Urueña: Porpaca agado en Unuiĝintaj Nacioj
- Abel Montagut: Abelaj projektoj: Odiseado verse, Tirant lo Blanc, kaj aliaj
- Toño del Barrio: La fizika Esperantujo
- Encarna Teruel: La integrita psikopato
- Marcelo Redulez, Klodin’ Pomirol: Aristides de Sousa Mendes, justulo inter la nacioj.
- Jean-Marc Leclercq (jOmO) Okcitana historio, lingvo kaj kulturo
- Rubén Fernández Asensio: Arĥivoj: ĉu nur ‘kolektoj de
malnovaj aktoj kaj dokumentoj’?
Laboraj programeroj
- Fundación Esperanto: Lorenzo Noguero
- Informadikaj projektoj de HEF: Miguel Ángel Sancho
- Voludi, nova apo por ludi kaj lerni Esperanton: Antonio Alcázar
- Junulara agado: Pako Balibrea
- Magiaj ludoj: Pedro Martín kaj Antoni Badia
Festivalo de substekstigitaj filmoj
Dank’ al la populareco de filmoj en la reto dum la lastaj jaroj, multiĝis la iniciatoj por subtekstigi kelkajn el ili en Esperanto. En la kongreso aparta ĉambro estas disponigita por prezenti diversajn tiajn iniciatojn, plej ofte kun kultura aŭ socia karaktero.
Ne timigas nin ruinoj!
Originala titolo: en la greka: “Δεν φοβόμαστε τα ερείπια”; en la franca: “Nous n’avons pas peur des ruines”
Gereĝisoroj: Yannis kaj Maud Youlountas
Aper-jaro: 2025
Daŭro: 89 minutoj
Resumo: De aprilo 2024, multo okazis en Grekio kaj en sudorienta Eŭropo, same kiel aliloke. La filmo temas pri la kreado de novaj memmastrumataj lokoj, la reokupo de pluraj evakuitaj skvatejoj (enkrakado aŭ dom-okupado), la lukto por homaj rajtoj, kaj la protekt-agadoj por la maro kaj la vivo sur la Tero. Ĉio restas ebla, kondiĉe ke ni ne rezignu kaj ke ni agu jen per retligoj, per informado inter ni, kaj per ĉiea plifortigo de nia deziro eliri el la senelirejo, kien oni volas gvidi nin: fratmurdaj militoj, deturnita kolero, ruiniga logiko, tute malmoderna politika sistemo. “Nenio eblas, se vi restas spektanto, ĉio fariĝas ebla, se vi ekstaras”
Nebrideblaj, historio pri liberaj virinoj
Originala titolo: “Indomables, una historia de mujeres libres”
Reĝisoro: Juan Felipe
Produktita de: ZerikusiA kaj CGT Euskadi (2011)
Esperantigis: SAT en Hispanio (Sennacieca Asocio Tutmonda) (2019)
Daŭro: 62 minutoj
Resumo: Indomables (Nebrideblaj) estas dokument-filmo pri Mujeres Libres (Liberaj Virinoj), virina organizaĵo de anarki-sindikatisma inspiro, kiu aktivis en Hispanio inter 1936 kaj 1939. La filmo prezentas la historion de la organizaĵo, ĝiajn precedencojn kaj la manieron, kiel tiuj virinoj disvolvis sian laboron. En 2019 ĝi estis substekstigita en Esperanton de SAT en Hispanio kaj oni prezentis ĝin dum la 92a SAT-kongreso okazinta en Barcelono.
Inkluziva edukado: Deziri ĝin estas krei ĝin
Originala titolo: “Educación inclusiva: Quererla es crearla”
Reĝisoro/Respondeculo: Cecilia Barriga
Aper-jaro: 2022
Daŭro: 84 min.
Resumo: Dokument-filmo pri la movado “Deziri ĝin estas krei ĝin”, kiu kunigis homojn el diversaj grupoj frustritaj pri la oficiala eduk-sistemo. Pluraj interligitaj historioj pensigas nin pri tiu eduk-sistemo. La unua temas pri Rubén Calleja, kiun oni forpels el lia bazlernejo kaj devige enskribita en speciala lernejo, kiu verŝajne devus esti nomata apartlernejo. Lia familio rifuzis akcepti tion kaj, post jaroj da jura klopodado, ili ricevis pioniran verdikton kontraŭ la eduk-sistemo de Hispanio. Inkluziva edukado estas fundamenta rajto, kiu ebligas al ĉiuj civitanoj senescepte, aktive kaj plene partopreni en la mondo.
TED-Prelegoj
TED estas serio da prelegoj, kiuj fariĝis tre popularaj en la mondo antaŭ kelkaj jaroj pro la (malteda) vigleco de la prezentado. La prelegoj kovras ampleksan temaron, kun la frapfrazo “disvastigindaj ideoj”. Dum tiuj eventoj, famaj aŭ malpli konataj homoj surpodias por prelegi mallonge (maksimume 20 minutojn) pri diversaj temoj rilataj al socio, uzante vidajn ilojn kiel surekranajn prezentaĵojn. Ĉiuj paroladoj estas registritaj kaj poste publikigitaj en la retejo ted.com, kiu ricevas multajn vizitojn. Ekzistas ankaŭ koneksa sendependa iniciato, nomata TEDx, en kiu foje esperantistoj partoprenis. La alia partopreno de esperantistoj estas la ofta tradukado kaj subtekstigado en la internacia lingvo. Nun eblas spekti jam pli ol 150 videojn kun esperanta teksto ĉe la adreso https://www.ted.com/talks?sort=relevance&language=esperanto. En la kongreso ni prezentos elekton de tiuj prezentadoj.
La Universala Lingvo
Originala titolo: The universal language: a documentary film
Reĝisoro: Sam Green
Aper-jaro: 2011
Daŭro: 28 min
Resumo: La filmo kaj spuras la historion de Esperanto kaj estas portreto de la hodiaŭa Esperanto-movado. En ĉi tiu pionira dokument-filmo pri la lingvo, Green kunplektas intervjuojn kaj portretojn, kiujn li filmis ĉe pluraj lastatempaj Universalaj Kongresoj kun trezoro da neniam viditaj arĥivaj bildoj pri Zamenhof kaj la frua Esperanto-movado.
Teron kaj liberon
Originala titolo: angle: Land and Freedom; hispane: Tierra y libertad
Reĝisoro: Ken Loach
Aper-jaro: 1995
Esperantigis: SAT en Hispanio (Sennacieca Asocio Tutmonda) (2019)
Daŭro: 109 min
Resumo: La filmo rakontas la historion de David Carr, sendunga laboristo kaj membro de la Komunista Partio de Britio, kiu decidas lukti por la respublika flanko en la hispana enlanda milito. Tiu filmo ricevis diversajn premiojn, ekzemple en la Festivalo de Cannes.
La insulo de la rozoj
Originala titolo: Isola delle Rose
Verkita de: Stefano Bisulli, Vulmaro Doronzo, Giuseppe Musilli, Roberto Naccari.
Aperjaro: 2020
Daŭro: 60 minutoj
Resumo: Filmo pri la historio de la libera teritorio de la Insulo de la Rozoj. Ĝi rakontas pri la “sendependa ŝtato” establita kaj konstruita de la bolonja inĝeniero Giorgio Rosa en 1968 sur platformo ĉe la marbordo de Rimini, tuj ekster teritoriaj akvoj de Italio. Proklamita sendependa nacio la 1-an de majo 1968, kun areo de 400 kvadrataj metroj, kaj kun Esperanto kiel oficiala lingvo.
Kvizo
Ni ĝuos novan eldonon de Ĉu vi volas fariĝi milonulo?, laŭ la skemo de la tre fama internacia televida kvizo ¿Quién quiere ser millonario?, kiun gvidos Toño del Barrio, mem partopreninto en la originala programo. Ĝi konsistos el serio de demandoj pri esperantaj temoj kun kvar eblaj respondoj. Laŭ la progreso la kvizanto povos gajni masajn kvatojn da mono. Li aŭ ŝi disponos je kelkaj atutoj por faciligi la sukceson, kaj ankaŭ la cetera publiko povos ĝui iujn ŝancojn partopreni.
Pretigu vian poŝon por fariĝi milonulo!