Saluto de la Prezidantino

Saluton,

Mi estas Mati Montero, prezidantino de la 83a Hispana Kongreso de Esperanto en Sorio.

Mi volas klarigi al la esperantistoj, kiuj partoprenas en tiu ĉi kongreso, ke mi havadis revon dum multaj jaroj, nome ke unuafoje kongreso de esperanto okazu en la urbo Sorio. Mi volis proponi ĝin, ĉar mi pensas, ke Sorio estas perfekta loko por alia amikeca HEF-kongreso, kaj ankaŭ ĉar hispana kongreso neniam okazis ĉi tie.

Mi havas multajn motivojn por tio: la belecon de la urbo, kun la rivero Doŭro kaj multaj naturaj kaj tre belaj lokoj, la historion de ĝiaj stratoj kaj monumentoj, kaj la verkojn de tre bonaj aŭtoroj, kiel Gustavo Adolfo Bécquer, Antonio Machado, Gerardo Diego ktp. Mi pensas, ke aliaj homoj povas tre ŝati Sorion.

Mi havas tre bonajn memoraĵojn de amikecaj momentoj en Sorio, kaj mi havas bonajn amikojn en la urbo kaj en ties provinco, kiuj povis helpi min por prepari la kongreson: tial mi decidis proponi Sorion kiel sidejon por la Hispana Kongreso de 2025. Mi kundividis mian revon kun aliaj esperantaj amikoj, kiuj ankaŭ konas bonege la urbon kaj la provincon. Ili ŝatis la ideon kaj apogis ĝin. Kune ni preparadis la kongreson, kaj mi esperas, ke ĉiuj aliĝintoj ŝatos la programon: koncertojn, omaĝojn, prelegojn, ekskursojn ktp, kiujn ni entuziasme pretigis por la kongreso. Mi vere dankas miajn kunlaborantojn de la LKK pro iliaj laboro kaj apogo, ĉar sen ili la kongreso ne eblus. Tiuj homoj estas Ricardo Biurrun, Ana Manero, Manolo Parra, Toño del Barrio, Félix Lobo, Miguel Gutiérrez, Miguel Ángel Sancho, Avelinda Ruiz, Miguel Fernández, Antonio Valén, Jesús Miguel García Iturrioz, David Trigo kaj Laura Esteban.

Mi volas danki ankaŭ la helpon de Íñigo García, adopta soriano, kiu loĝas en la urbo de dek jaroj. Li ja iĝis vera soriano, kiu konas bonege la urbon kaj faciligis al ni multajn aferojn por la kongreso. Mi dankas ankaŭ miajn montgrimpajn amikojn Esther Arnaiz kaj Iñaki Martín, kiuj loĝas en El Burgo de Osma pro ilia helpo en la ekskurso al ilia urbo.

Fine, mi tre dankas la urbon Sorio kaj la urbestron Carlos Martínez, la asistanton Gustavo Encabo kaj la magistratanojn ĝenerale, ĉar ili faciligis al ni multajn aferojn de la kongreso. Mi esperas, ke la partoprenantoj ĝuos la kongreson kaj trovos ĉi tie motivojn por reveni estonte.