Libere alireblaj programeroj adresitaj al la ĝenerala publiko organizitaj de la Kongresa Komitato okaze de la celebrado en Soria de la 83a HEK.
Prelegoj
El esperanto, presente y futuro de una lengua internacional
José Antonio del Barrio Unquera (direktoro de Fundación Esperanto).
Marde, la 29an de aprilo je la 20:00
Círculo Amistad Numancia (C/ Collado, 23)
Esperanto: la creación de una cultura inclusiva
Miguel Gutiérrez Adúriz (verkisto en Esperanto, eldoninto de la scienc-fikcia libro-kolekto Sferoj kaj nuna sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA).
Merkrede, la 30an de aprilo je la 20:00
Círculo Amistad Numancia (C/ Collado, 23)
Ekspozicio
Esperanto, de utopía a realidad
La ekspozicio konsistas el 15 afiŝoj de 100 x 70 cm. La diversajn aspektojn de la lingvo kaj la movado oni ilustras per tekstoj en la hispana kaj pluraj fotoj. Temas pri renovigita versio de la itinera ekspozicio: Esperanto, lengua y cultura.

Ĝi estas garnita per filmo, en kiu Miguel Fernández kaj Ana Manero deklamas en Esperanto poemojn de la hispanaj gepoetoj Gustavo Adolfo Bécquer, Antonio Machado, Gerardo Diego kaj Concha de Marco, kun subtekstoj en la hispana.
De la 21a de aprilo ĝis la 11a de majo 2025 en Espacio Santa Clara.
Virtuala versio: https://www.esperanto.es/expo01/
Enkonduka kurso en Esperanton
Curso exprés de iniciación al idioma internacional
Gvidata de Félix Jiménez Lobo.
De la 1a ĝis la 3a de majo, en Espacio Santa Clara.
Programeroj malfermaj al la ekstera publiko
Krome, la ĝenerala publiko estas invitata partopreni senpage ankaŭ la poezian vesperon kaj la koncertojn (vidu ilin en la respektivaj rubrikoj).