Situo kaj klimato
Sorio situas en la regiono de Kastilio kaj Leono, en la norda parto de la centra altebenaĵo de Hispanio. La urbo troviĝas je altitudo de proksimume 1.063 metroj super la marnivelo, kio kontribuas al ĝia kontinenta klimato.
Vintroj en Sorio estas malvarmaj kun oftaj neĝadoj kaj temperaturoj sub 0°C. Someroj estas varmaj kaj sekaj kun averaĝaj temperaturoj inter 25°C kaj 30°C. Printempoj kaj aŭtunoj estas transiraj sezonoj kun mildaj temperaturoj kaj pli oftaj pluvoj ol somere. Komence de majo la temperaturo kutime varias inter 14°C kaj 18°C tage, kaj inter 6°C kaj 8°C nokte.
Urbo kun ĉirkaŭ 40.000 loĝantoj, Sorio estas konata pro siaj riĉa historio, arkitektura heredaĵo kaj naturaj pejzaĝoj.
Historio kaj heredaĵo
Fondita en la tempo de la keltiberoj, Sorio estis atestanto de multaj historiaj eventoj, kiuj lasis sian spuron en ĝia heredaĵo. La urbo estis sub romia regado kaj poste fariĝis grava loko dum la Mezepoko. Ĝi konservas multajn historiajn konstruaĵojn, kiuj spegulas ĝian pasintecon.
Unu el la ĉefaj interesaj punktoj estas la preĝejo de Sankta Dominiko, bonega ekzemplo de romanika arkitekturo. La kunkatedralo de Sankta Petro kaj la preĝejo de Sankta Johano de Rabanera estas ankaŭ elstaraj monumentoj. Ĉi tiuj preĝejoj montras la riĉan religian historion de la urbo.

FRANCIS RAHER, CC BY 2.0 https://creativecommons.org/licenses/by/2.0, tra Wikimedia Commons

GispiGreg, CC BY-SA 4.0 https://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0, tra Wikimedia Commons
Naturo kaj peizaĝo
La rivero Doŭro, laŭ sia pasado tra Sorio, donas pejzaĝojn de unika beleco kaj trankvilo. Ĝi flankas la urbon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon kun kvieta fluado, kaj kreas naturan medion, kiu estas kaj rifuĝejo por la biodiverseco kaj ripozloko por la loĝantaro. Laŭante ĝin oni povas trovi pontojn kaj verdajn vojojn, kiuj invitas promeni kaj ĝui la naturon. La rivero estis atestanto de la historio de Sorio kaj daŭre estas fonto de inspiro por poetoj kaj artistoj.

Miguel Ángel García, el Ólvega, Hispanio, CC BY 2.0 https://creativecommons.org/licenses/by/2.0, tra Wikimedia Commons
Sorio estas ĉirkaŭita de imponaj naturaj pejzaĝoj. La naturparko Kanjono de la Rivero Lobos estas populara loko por padumado kaj rigardado de la naturo. La Fuentona estas bela fonto kun kristalaj akvoj, kaj la dig-lago de la Cuerda del Pozo proponas akvajn distraĵojn kaj plezurareojn.

Diego Delso, CC BY-SA 4.0 https://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0, via Wikimedia Commons
Kulturo kaj tradicioj
La urbo festas plurfoje tra la jaro. La Festoj de Sankta Johano en junio kaj la Festivalo de la Animoj en novembro estas aparte popularaj. Ĉi tiuj festoj spegulas la lokajn tradiciojn kaj kulturon.
La gastronomio de Sorio inkluzivas tradiciajn pladojn kiel la torreznos (frititaj larderoj), la paŝtistaj paneroj kaj la ŝafida stufaĵo. Ĝi estas ankaŭ lando da bongustaj fungoj, el kiuj eblas pluki plej diversajn tipojn. La agrablaj vinoj de la regiono Ribera del Duero perfekte akompanas ĉi tiujn pladojn.
Literaturo
Sorio estis fonto de inspiro por multaj verkistoj kaj poetoj naskitaj aliloke. Antonio Machado, unu el la plej grandaj hispanaj poetoj, vivis en Sorio dum pluraj jaroj kaj verkis kelkajn el siaj plej famaj versoj inspirite de sia medio. Ankaŭ la poetoj Gustavo Adolfo Bécquer kaj Gerardo Diego trovis ĉi tie inspiron por siaj verkoj.
Sed Sorio estas ankaŭ lulilo de poetoj kaj verkistoj. Jen kelkaj nomoj: Concha de Marco, Juan Antonio Gaya Nuño, Fermín Herrero kaj María Ángeles Maeso. La versoj de ĉi lasta estas tradukitaj en Esperanton de Miguel Fernández. Kaj nepre ni menciu ankaŭ la poeton Antonio Valén, esperantista aŭtoro naskita ĉi-urbe.


Moderneceo kaj nuntempa vivo
Kvankam riĉa je historio kaj tradicioj, Sorio ankaŭ rigardas al la estonteco. La urbo havas modernajn infrastrukturojn kaj viglan kulturan vivon. Espacio Santa Clara, nia kongresejo, estas ekzemplo de tio, kiel Sorio sukcesis kombini historian heredaĵon kaj modernecon.