Soria situas en la orienta flanko de la regiono de Kastilio kaj Leono. Ĝi estas facile atingebla per aŭto el Madrido (235 km per la aŭtoŝoseoj A-2 kaj A-15), kaj ankaŭ el Zaragozo (160 km), Bilbao aŭ Valadolido.
Estas bonaj kombinaĵoj per publika transporto el Madrido, Zaragozo, Valadolido, Burgos, Logroño kaj Pamplono.
El Madrido la kompanio ALSA provizas busservon, kun ĝis 9 vojaĝoj ĉiutage en ĉiu direkto. Aŭtobusoj al Soria eliras el Madrido de la Vojnodo en Avenida de América, kaj pluraj el ili haltas en haltejo en la flughaveno Barajas. La alvenpunkto estas la busa stacidomo de Sorio. Same ALSA provizas servojn al Logroño kaj Pamplono.
Du buslinioj funkcias el Zaragozo, Therpasa kaj Linecar. Therpasa disponigas servon ankaŭ el Burgos, kaj Linecar el Valadolido.
Tranporto en Sorio
Kvankam Sorio estas malgranda urbo, en kiu oni facile atingas ĉiujn lokojn piede, povas estis utile por la kongresanoj disponi informon pri eblaj transportoj en la urbo.
Urbaj busoj
Estas pluraj linioj: L1/L3, L2, L4, EX, Circla (Circular). Aparte gravas la linioj L1/L3, kiuj alvenas ĝis la koncertejo El Cielo Gira.


Pli da informo ĉe: https://soria.avanzagrupo.com/lineas-y-horarios
Taksioj
Taxi Soria | 975660008 | https://taxi-soria.com/ | |
Taxisoria.es | 650938012 | https://www.taxisoria.es/ | |
Radio Taxi Soria | 975660008 | https://radiotaxisoria.com/ | |
Eurotaxi Soria | 654531737 | https://www.eurotaxisoria.com/ | Whatsapp: 654 53 17 37 |
Stacidomoj
Busa

Avenida de Valladolid Nº40. 42004 Soria
Tel. (9:00 – 22:00): +34 975 22 51 60
info@estacionsoria.com
https://www.estacionsoria.com/
Je 20 minutoj piede de la kongresejo.