Herrera del Duque
de la 1-a ĝis la 3-a de oktobro 2027
Reta aliĝilo (pdf)
Programo · Kongresejo · Listo de aliĝintoj

Herrera del Duque [eREra delDUke] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro. Herrera del Duque signifas «Forĝistino (aŭ pli logike Forĝejo) de la Duko». La municipo enhavas duan vilaĝon nome submunicipo Peloche [pelOĉe]. La loĝantoj nomiĝas Herrereños. La censita loĝantaro en 2025 estis de 3,385 loĝantoj. Laŭ nombro de loĝantoj estas la plej loĝata de la komarko jam ekde la 16a jarcento, kaj influcentro por la najbaraj municipoj.

Ties originoj datiĝas el la antikva romia «Lucina», kvankam kelkaj kuŝejoj disaj tra la municipa teritorio atestas ke ĝi estis loĝata jam de antaŭe. El ties pasinteco, konserviĝas ampleksa arkeologia heredo kaj arkitektura, elstare la aro de kavoj de La Panda, la monteto de La Barca (la boato) kaj la arkeologia loko de El Jardal. Krome rimarkindas la Preĝejo de Sankta Johano Baptista, franciskana konvento, ermitejo Consolación (konsilo) aŭ la kastelo-fortikaĵo.
De la geografia ĉirkaŭaĵo, elstaras la regiona rezervejo Cijara kaj la montaro Golondrinos – Puerto Peña, en kies rokaĵoj nestas kolonioj de ansergrifoj kaj agloj.
La ĉefaj festoj celebriĝas la 15an de aŭgusto, okaze de foiro, kune kun taŭra festo, reprezentata per taŭrludo, taŭrokuroj, kaj aliaj similaj festoj de granda ekonomia gravo.
Situo
Herrera del Duque situas en la centra kaj orienta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 468 m; je 196 aŭ 204 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. Krome ĝi estas 137 km for de Mérida, 152 km for de Cáceres, provinca ĉefurbo de la alia provinco en la regiono (do pli proksime ol al la propra), kaj 233 km for de Madrido, nome ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 277,3 km², kio metas ĝin en la 26a rango plej granda de la regiona komunumo; la mezaveraĝa alteco estas de 468 msm.
Ĝi situas nordoriente de la provinco de Badajoz kaj ĉe la rivero Gvadiano (meza fluejo) kaj ĉe la provincoj Ciudad Real kaj Toledo. Ĝi estas ĉefurbo de la distrikto La Siberia, pli precize ene de la zono konata kiel de la diglagoj, kiu krom allogi turismon ĉefe rilate al naturo, akvo kaj ĉasado, havigas elektron, kaj akvon por la zonoj de irigacio de la provinco de Badajoz.
Ĝi estas geografie privilegia ĉar ĝi situas en la oriento de Ekstremaduro, kie kruciĝas la naciaj ŝoseoj N-430, kiu kunigas la provincon kaj urbon Badajoz kun Ciudad Real kaj N-502, kiu konektas Kordovo kun Ávila. Ties strategia komunika situo rilate al kvar provincoj najbaraj, kiaj estas Cáceres, Toledo, Ciudad Real kaj Kordovo.
Monumentoj
Preĝejo de Sankta Johano Baptisto
Estas en la plej alta parto de la vilaĝo. Temas pri elŝtona konstruaĵo de tri navoj. Tie estis fama retablo, de la artisto Gregorio de Prado, detruita en 1936 dum la milito. Ties dekdu pentraĵoj de la 16a jarcento de la toleda Juan Correa de Vivar, savis sin kaj iris for de la vilaĝo, kaj poste estis reenmetitaj en sia loko. Estas ankaŭ aliaj liturgiaj trezoroj.

Monaĥejoj kaj blazonhejmoj
Restas ruinoj de la antikva monaĥejo de franciskanoj de San Jerónimo, fondita en 1517, nuntempe de privatulo kiu uzas ĝin kiel aŭtejo kaj magazeno. Estas multaj blazonhejmoj, kun ornamitaj fasadoj, kiel tiu de la antikva Encomienda de Alcántara.
Sanktejo
Je 5 km en bela natura loko, troviĝas la sanktejo de Ntra. Sra. De Consolación, de la Mezepoko kaj poste, refarita laŭ la baroko. La ligna skulptaĵo estas de la 15a jarcento.
Placo de Hispanio
Aktuale, la vilaĝo vivas urboplane ĉirkaŭ ampleksa placo ĉirkaŭita de arkokoridoroj en tri de ties flankoj. La arkokoridoroj kovriĝas per diferenctipaj volboj. En la centro de la placo staras fonto konstruita en 1787, konsiderata kiel skulpta verko, el nigra jaspo, iam uzata por akvolivero, nuntempe nur ornama.
Kongresejo
La kongresejo estos la kultura palaco de Herrera del Duque, provizita por la okazo de la Urba Konsilantaro de Herrera del Duque.

Premio de Esperanto-poezio “Miguel Fernández”, kunvokita de la magistrato de Herrera del Duque
Kadre de la programo de la Hispana Kongreso de Esperanto, ni havos la plezuron festi la Unuan Okazigon de la Premio de Esperanta Poezio «Miguel Fernández» sabate, la 2-an de oktobro 2027.

