La Organiza Komitato ankoraŭ laboras pri la kongresa programo, pri kiu ni jam povas konfirmi ke ĝi estos tre riĉa el kultura vidpunkto, kun speciala atento al literaturo kaj muziko, kaj enhavos multnombrajn distrajn kaj turismajn agadojn.
Literaturo
Sorio estas urbo proksime ligita al literaturo, kun gravaj lokaj verkistoj, kaj kiu servis kiel inspiro por kelkaj el la ĉefaj hispanaj poetoj, kiel Antonio Machado, Gustavo Adolfo Bécquer kaj Gerardo Diego.
La kongreso entenos poezian vesperon, en kiu oni deklamos poemojn de tiuj kaj de nunaj aŭtoroj kiel Concha de Marco, hispane kaj esperante, kaj kiu inkludos specialan omaĝon al la soriana poeto María Ángeles Maeso, unu el kies libroj estis eldonita en dulingva eldono, “Vamos, vemos / Ni iras, vidas”, tradukita kaj prologita de Miguel Fernández, Esperanto-poeto kaj verkisto, tradukinto en Esperanton ankaŭ de, inter aliaj, Federico García Lorca, Miguel Hernández y Ramón del Valle-Inclán, kaj nuna direktoro de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio.
Ni kalkulas je la partopreno de Antonio Valén, kiu mem estas soriano, kaj de Abel Montagut, kiu prezentos siajn “Abelajn projektojn”. Ambaŭ elstaraj esperantaj verkistoj kaj tradukistoj.
Ankaŭ estas planata la prezento de novaj libroj ĵus eldonitaj.
Muziko
Ne mankos muziko en Esperanto, kiu ankaŭ estos malfermita al la urba publiko.
JoMo
Ni povas konfirmi la ĉeeston de JoMo, muzikisto el Tuluzo, kiu partoprenis en aliaj hispanaj renkontiĝoj, kun tre vigla spektaklo.
Jean-Marc Leclercq, pli konata en Esperantujo kiel JoMo kaj jOmO, estas eble la plej populara nuntempa Esperanto-kantisto.
Li komencis muziki en jaro 1977 kaj eklernis Esperanton en 1988. Li surpiedigis sian propran grupon “La Rozmariaj Beboj”, kiu diskoniĝis komence de la 1990aj jaroj en la franca alternativa rok-medio. La grupo turneis en diversaj landoj, inkluzive de Ĉinio, produktis du albumojn kaj eĉ koncertis sur la scenejo de la fama Pariza salono Olympia.
Post disiĝo de la Beboj, jOmO kreis novan grupon “Liberecanoj”, kun kiu li registris septitolan liberecanan albumon ĉe Vinilkosmo kaj kreis la unuan rekordon de multlingva koncerto (22 kanzonoj en 22 lingvoj), kiu aperis en 2000 en la libro Guinness.
Poste li sole registris en la studioj de Vinilkosmo tutesperantan albumon “jOmO friponas”, kiu aperis fine de 2001. La sekva K-disko “jOmO slavumas” aperis printempe de 2006 kun multaj muzikistoj slavstilaj, kun kiuj jOmO kunludas. Poste aperis albumo dediĉita al tradicia okcitana muziko kun tradicia instrumento ŝalmsako bodego. jOmO koncertis kun tuta grupo de bodegoj dum la 100a Universala Kongreso en Lille (2015).
En 2021 aperis albumo, en kiu li kaj lia filino Marta kantas komponaĵojn de Théophile Mayoma Diankembo el Kinŝaso, inter kiuj estas kanzono duone Esperanta duone lingallingva “Nakozonga. Mi revenos”.
Li daŭre koncertas Esperante kaj multlingve, sola kun gitaro kaj sonbukla pedalo, kantante ĝojajn kaj dancigajn kantojn. Li celas ampleksigi la esperantistaron per ekamoro inter spektantoj en danca, vigla kaj multkultura etoso. Li vojaĝas en la tuta mondo, oni vidis lin en Japanio, Brazilo, Kanado kaj Aŭstralio.
Flanke de muziko, li eldonis ĉe franca eldonfirmao konversacilibron pri la gaskona lingvo, en kiu li ankaŭ verkas. En majo 2006 aperis lia unua romano “Ukrainio” en la okcitana lingvo, pro kiu li ricevis literaturan premion. En 2012 li aperigis rimvortaron de la okcitana.
Kak Tiel Plu
Ni kalkulas ankaŭ kun Kaj Tiel Plu, grupo el Barcelono, kiu prezentas tradician katalunan, okcitanan kaj hispanan muzikon, tradukitan en Esperanton, tre altkvalitan.
La grupo debutis en 1986 en Internacia Junulara Festivalo kiel duopo de Pep Tordera kaj Xevi Rodon. Sekvis kelkaj disaj aperoj ĉefe en junularaj aranĝoj en Hungario, Nederlando, Italio, Francio, Okcitanio, Eŭskio kaj, kompreneble, en Katalunio. Dume, la grupo triopiĝis kaj kvaropiĝis per la aniĝoj de Jomo Milla kaj Carles Vela. Sekvis kelkaj koncertoj sub diversaj grupnomoj (Kordoj, Kataluna kvaropo, Kaj Tiel Plu). En 1989 la ensemblo eldonis Fajreroj (1-a Kataluna kantareto).
Ekde 1992 maloftis la koncertoj (koincide kun la migrado de Pep al Usono). Kadre de la Universala Kongreso en Montpeliero en 1998, la teamo reformiĝis kun pluraj koncertoj, la eldono de du albumoj kaj regula koncertado en ne-esperantistaj medioj.
Iliaj tri albumoj «Sojle de la klara temp’» (2000), «Plaĉas al mi» (2004) kaj «Surplacen venu vi» (2009) enhavas kantojn okcitanajn, sefardajn, jud-katalunajn, tradiciajn katalunajn, kaj eĉ kanton el la hispana enlanda milito.
Nunaj membroj:
- Anna Maria Sánchez – perkutiloj
- Carles Vela i Aulesa – flutoj kaj voĉo
- Elena Milla Saldón – perkutiloj kaj voĉo
- Ferriòl Macip i Bonèt (Farri) – violono, perkutiloj kaj voĉo
- Isaac Barrera i Vila (Fosi) – kontrabaso
- Josep Maria Milla i Saldon (Jomo) – flutoj, mandolino, voĉo, perkutiloj kaj ronktamburo
- Xavier Rodon i Morera (Xevi) – ĉefa voĉo, gitaro kaj mandolino
Prelegoj kaj konferencoj
La programo enhavos aron da prelegoj kaj konferencoj, pri tre diversaj temoj, en Esperanto, pri kiuj ni laboras, kaj pri kies detaloj ni informos poste.
Okazos ankaŭ trejnkunsidoj, inkluzive de Esperanto-kurso malferma al la ekstera publiko.
Ne mankos distraj kaj organizaj agadoj. Por la dimanĉo estas antaŭvidita ferma bankedo.
Turisma programo
La programo kompletiĝos per ampleksa turisma programo, por ke vizitantoj konu la urbon kaj la ĉirkaŭantan provincon.
Pluraj itineroj estas planitaj ene de la urbo Sorio mem, inkluzive de la ĉefaj monumentoj. Estas konfirmita ekskurso al la restaĵoj de la antaŭromia kuŝejo Numantio, tre grava el historia vidpunkto.
Lunde la 5-an, por tiuj, kiuj povas resti, oni povos ĝui postkongresan ekskurson al urboj de la provinco, inkluzive de el Burgo de Osma kaj Calatañazor.