Portugalete

de la 14-a ĝis la 18-a de julio 2026

Reta aliĝilo (pdf)

Programo · Kongresejo · Listo de aliĝintoj

Zarateman  CC BY-SA 4.0, via Wikimedia Commons

Portugalete estas urbo, kiu troviĝas 12 km. norde de Bilbao ĉe la enfluiĝo de rivero Nerviono en la atlantikan oceanon.

Ĝi enhavas ĉirkaŭ 45.000 loĝantojn sur iom pli ol 3 km2. Tio signifas, ke ĝia homa denseco estas je iom pli ol 14.000 homoj/km2, unu el la plej altaj de Hispanio.

Portugalete famas en la tuta Hispanio pri ĝia “pendoponto”, inaŭgurita  en 1893 kaj monda heredaĵo de UNESCO ekde 2006. Estas la sola urbo laŭlonge de la rivero Nerviono, krom Bilbao, kiu ankoraŭ konservas malnovan kvartalon, kiu montras tipan konstrumanieron de antaŭa fiŝkaptista loko.

En granda urbo Bilbao, nur 20 min. for de Portugalete se oni veturas per metroo, elstaras diversaj vidindaĵoj: Muzeo Guggenheim, apuda Belarta Muzeo, monto Artxanda, malnova parto (nomata “Casco Viejo”), longaj promenejoj apud la rivero, ktp.

kongreso@esperanto.es

Laste

Danke al sindonemo de hispana esperantisto, la 50 unuaj aliĝintoj al la 84a Hispana Kongreso de Esperanto ricevos donace la kanton “Amikoj” de la afrika kantisto Chris Freddy.

La kanto aperos en bitalbumo publikigota de Vinilkosmo ĉi-aŭtune. Kaj tuj kiam ĝi estos surmerkatigita, tiuj 50 unuaj aliĝintoj ricevos ligilon por elŝuti la kanton, ĝui ĝin premiere kaj konservi ĝin por sia propra plezuro.

Kompreneble, por tiuj kongresanoj, kiuj loĝas en la sama adreso, estos nur unu ligilo.