La kongresejo

Espacio Santa Clara

Calle Santa Clara, 22, 42003 Soria

La malnova preĝejo de Sankta Klara kaj ĝia monaĥinejo estas du sensakraligitaj konstruaĵoj, kiuj situas proksime de la urbocentro. Ili funkcias nun kiel kulturcentro kaj tie sidos nia kongresejo.

Historio

La monaĥinejo estis fondita komence de la 13-a jarcento, en 1224 laŭ la regulo de Sankta Damiano kaj sub la nomo de Sankta Katarina, kvankam ĝi baldaŭ ŝanĝiĝis al tiu de Sankta Klara, la tielnomata Dua Ordeno de Sankta Francisko.

Komence, la familio Gil de Miranda patronis la konstruadon, kiu estis poste transprenita de la familio Río y Salcedo, tre potenca en Sorio en la 16-a jarcento.

Meze de la 19-a jarcento, la konfiskado de la ekleziaj bienoj devigis la monaĥinojn foriri, kaj de tiam oni uzas tiun ejon por nereligia uzo .

La armeo estis la unua nova uzanto de la ejo. Oni instalis tie kazernon kaj adaptis la konstruaĵon por tiu celo. En 1936, dum la Enlanda Milito la konstruaĵo estis uzata de la ribeluloj kiel koncentrejo kaj poste prizono por enfermi la respublikanajn kaptitojn.

En 1993, post longa intertraktado, la Ministerio pri Defendo transdonis al la Magistrato de Sorio la terenojn, kie antaŭe troviĝis hortoj kaj parkejoj, por krei tie ĝardenon. Same, unu el la konstruaĵoj estis restaŭrita por gastigi la Lernejon pri San-Sciencaj Studoj de Kastilio-Leono. Kelkaj instalaĵoj estas daŭre uzataj de la Subdelegacio pri Defendo.

En 2019 oni aprobis la projekton transformi la preĝejon kaj la malnovan monaĥinejon en kulturcentron. Ĝi estis inaŭgurita kun tiu celo en 2023.

La konstruaĵo

La interno de la 13a-jarcenta gotikstila templo estis tute malmuntita por ebligi ĝian militistan uzon. Ĝi estis grandega, multe pli ol la ceteraj preĝejoj de la urbo. Ĝian altan navon kovris krucvolboj apogitaj sur sveltaj pilastroj. Ĝi ankaŭ havis eksteran ĥorejon, antaŭ la ĉefaltaro. Ĝia grandioza ĉefa retablo troviĝas nun ĉe la malnova preĝejo de Sankta Petro, nun nomata de Sankta Nikolao. Ankaŭ apartenis al ĉi templo du retabloj, tiu de la Virgulino de la Piliero kaj tiu de Sankta Jakobo, nun situantaj ambaŭflanke de la presbiterio en la kunkatedralo.

Por scii pli

Turisma informilo: https://turismosoria.es/folletos/turismo-soria-folleto-espacio-de-santa-clara.pdf

Informa video: https://youtu.be/Jzy0RpL52_E?si=ZVjQZqjzdSFpl1q_