Transporto

Soria situas en la orienta flanko de la regiono de Kastilio kaj Leono. Ĝi estas facile atingebla per aŭto el Madrido (235 km per la aŭtoŝoseoj A-2 kaj A-15), kaj ankaŭ el Zaragozo (160 km), Bilbao aŭ Valadolido.

Estas bonaj kombinaĵoj per publika transporto el Madrido kaj Zaragozo.

El Madrido la kompanio ALSA provizas busservon, kun ĝis 9 vojaĝoj ĉiutage en ĉiu direkto. Aŭtobusoj al Soria eliras el Madrido de la Vojnodo en Avenida de América, kaj pluraj el ili haltas en haltejo en la flughaveno Barajas. La alvenpunkto estas la busa stacidomo de Sorio.

Per trajno ekzistas du ĉiutagaj vojaĝoj inter Madrido kaj Soria, disponigitaj de RENFE, kiuj alvenas en la Sorian fervojan stacidomon.

Du buslinioj funkcias el Zaragozo, Therpasa kaj Linecar. Therpasa ankaŭ disponigas servon el Valadolido.

Ni pripensas la eblecon organizi komunajn vojaĝojn el Madrido, Barcelono/Zaragozo aŭ Bilbao, se estas sufiĉe da interesitoj, sed verŝajne tio ne estos necesa. Ĉiukaze, indiku ĝin en la aliĝilo se vi interesiĝas.