Merkredo 15/07.
15:30/18:00 Marŝado apud la rivero ĝis apuda urbo Sestao. Vizito de Alta forno.
Senpaga ekskurso.
Alternative, suprenirado piede al monto Serantes (452 m).
Bela panoramo.
Senpaga ekskurso.
Ĵaŭdo 16/07.
15:30/18:00 Marŝado tra apuda urbo Getxo (pr. Geĉo), la ekonomie plej altnivela urbo de Vaskio/Eŭskio.
Oni devas transiri la riveron, do kunportu transportkarton
“Barik”.
Prezo: inter 1,00 kaj 1,50 €
Alternative, vizito al La Arboleda, antaŭa minista vilaĝo.
Per publikaj transportoj (Buso+Kablotramo).
Kunportu transportkarton “Barik”.
Prezo: inter 3,00 kaj 4,00 €
Vendredo 17/07
15:00/19:00 Perŝipe al Bilbao laŭ la rivero.
Eliro el Portugalete; 15:00. Alveno en Bilbaon: 16:00 h.
Maksimuma nombro da partoprenantoj: 80 (laŭ alveno de pagoj).
Prezo: 10,00 €.
Suprenirado per kablotramo al monto Artxanda (251 m.).
Panoramo de Bilbao.
Kunportu transportkarton “Barik”. Prezo: ĉ. 2,00 €.
Vizito piede al malnova kvartalo de Bilbao.
Vizito al la E-klubejo de Bilbao. Lunĉo.
Sabato 18/07
09:00 Eliro el Portugalete per buso.
09:20/10:00 Vizito al La Arboleda, antaŭa minista vilaĝo.
10:30/12:00 Forĝejo El Pobal.
12:20 Gallarta (naskiĝloko de Dolores Ibárruri, «Pasionaria»).
12:30/14:00 Muzeo pri minejoj.
Maksimuma nombro da partoprenantoj: 58 (laŭ alveno de pagoj).
Prezo: 20,00 € (inkluzivas buso, forĝejo kaj muzeo).
Fina adiaŭa bankedo
Sabaton 18/07
Ĝi okazos en Portugalete la sabaton 18an de julio post la ekskurso, do je la 14:30 h. proksimume.
Maksimuma nombro da partoprenantoj: 65.
Prezo: 35,00 €.
Pagoj
Antaŭpagoj estos nur por la ekskursoj de la vendredo kaj sabato.
Ankaŭ por la adiaŭa bankedo.
Prezoj: Vendreda ŝipekskurso: 10,00 € (80 lokoj)
Sabata busekskurso: 20,00 € (58 lokoj)
Sabata bankedo: 35,00 € (65 lokoj)
Monenkontigoj:
- KONTOPOSEDANTO: GRUPO ESPERANTISTA DE BILBAO
- BANKO: KUTXABANK
- IBAN: ES44 2095 0023 5122 1800 1550
- Swift (BIC): BASKES2BXXX

