Ekskursoj kaj bankedoj

Listo de aliĝintoj por la bankedo
Listo de aliĝintoj por la ŝipo
Listo de aliĝintoj por la minista muzeo

Merkredo 15/07.

15:30/18:00 Marŝado apud la rivero ĝis apuda urbo Sestao. Vizito de Alta forno.
Senpaga ekskurso.

Alternative, suprenirado piede al monto Serantes (452 m).
Bela panoramo.
Senpaga ekskurso.

Ĵaŭdo 16/07.

15:30/18:00 Marŝado tra apuda urbo Getxo (pr. Geĉo), la ekonomie plej altnivela urbo de Vaskio/Eŭskio.
Oni devas transiri la riveron, do kunportu transportkarton
“Barik”.
Prezo: inter 1,00 kaj 1,50 €

Alternative, vizito al La Arboleda, antaŭa minista vilaĝo.
Per publikaj transportoj (Buso+Kablotramo).
Kunportu transportkarton “Barik”.
Prezo: inter 3,00 kaj 4,00 €

Vendredo 17/07

15:00/19:00 Perŝipe al Bilbao laŭ la rivero.
Eliro el Portugalete; 15:00. Alveno en Bilbaon: 16:00 h.
Maksimuma nombro da partoprenantoj: 80 (laŭ alveno de pagoj).
Prezo: 10,00 €.

Suprenirado per kablotramo al monto Artxanda (251 m.).
Panoramo de Bilbao.
Kunportu transportkarton “Barik”. Prezo: ĉ. 2,00 €.

Vizito piede al malnova kvartalo de Bilbao.
Vizito al la E-klubejo de Bilbao. Lunĉo.

Sabato 18/07

09:00 Eliro el Portugalete per buso.
09:20/10:00 Vizito al La Arboleda, antaŭa minista vilaĝo.
10:30/12:00 Forĝejo El Pobal.
12:20 Gallarta (naskiĝloko de Dolores Ibárruri, «Pasionaria»).
12:30/14:00 Muzeo pri minejoj.
Maksimuma nombro da partoprenantoj: 58 (laŭ alveno de pagoj).
Prezo: 20,00 € (inkluzivas buso, forĝejo kaj muzeo).

Fina adiaŭa bankedo

SABATON, LA 18an je la 14:30

LASTA TAGO POR ALIĜI AL LA BANKEDO: MARDON, LA 14an JE LA 11:30

BANKEDO en la “Batzoki” de Santurco, Murrieta Etorbidea Avenuo,13 18/07

Maksimuma nombro da partoprenantoj: 65.
Prezo: 35,00 €.

MENUO

ANTAŬMANĜOJ

UNUAJ PLADOJ (ELEKTU UNU)
Miksita salato
Paelo kun markreskaĵoj
Salato el laktukkoroj kun paprikoj kaj anĉovoj
Kraditaj fungoj kun verdaj asparagoj kun refritaĵo el iberiaj porkaĵoj
Ruĝaj fazeoloj kun porkaj viandaĵoj

DUAJ PLADOJ (ELEKTU UNU)
Kradrostita bovaĵo
Merluĉo laŭ romana maniero aŭ kun verda saŭco
Stufita bova vosto
Cerva raguo en ruĝa vino
Bovina lango en saŭco aŭ tripaĵo (elektu unu)

MEMFARITAJ DESERTOJ LAŬ ELEKTO
Pano kaj trinkaĵo

Pagoj

Antaŭpagoj estos nur por la ekskursoj de la vendredo kaj sabato.
Ankaŭ por la adiaŭa bankedo.
Prezoj: Vendreda ŝipekskurso: 10,00 € (80 lokoj)
Sabata busekskurso: 20,00 € (58 lokoj)
Sabata bankedo: 35,00 € (65 lokoj)

Monenkontigoj:

  • KONTOPOSEDANTO: GRUPO ESPERANTISTA DE BILBAO
  • BANKO: KUTXABANK
  • IBAN: ES44 2095 0023 5122 1800 1550
  • Swift (BIC): BASKES2BXXX