La kongresejo

La kongresejo estos la sidejo de UNED (Nacia Universitato por Neĉeesta Edukado).

Parko Ignacio Ellacuría 2-3 (Flanke de Avenuo Abaro, s/n)
48920-PORTUGALETE

La domaro staras tie ekde la jaro 1947 kaj estis konstruita de arĥitekto Pedro Basterra. Dum jardekoj, la loko estis utiligata de la katolika eklezio por retiriĝoj por spirita ekzercado.

Ekde la jaro 1990, la konstruaĵo estas la sidejo de UNED por la tuta provinco Bizkajo. Ĝi troviĝas meze de bela kaj trankvila parko, kiu portas la nomon de Ignacio Ellacuría, verkisto, teologo kaj jezuita religiulo, kiu naskiĝis en Portugalete kaj estis murdita de militistoj en 1989 en Salvadoro