Utilaj informoj

Ne forgesu, ke la 31an de decembro finiĝos la unua aliĝperiodo, do rapidiĝu por profiti interesajn rabatojn.

Kongresejo

Sidejo de UNED-Bizkaja. Parque Ignacio Ellacuría, 3.
48920-Portugalete (Bizkaia).

Urbo

Portugalete, urbeto kun 45.000 loĝantoj. 12 km. norde de Bilbao, kiu estas
la ĉefurbo de la provinco Bizkaia.

Hoteloj

Ne multas en Portugalete. Pro tio, ni rekomendas fruan rezervon. Tamen, Bilbao troviĝas je nur 20 min. de Portugalete per metroo kaj tie estas sufiĉe da restadejoj. Ankaŭ en la urbetoj, kiuj troviĝas sur la vojo de Bilbao al Portugalete. Tiuj urbetoj estas: Barakaldo (100.000 loĝantoj), Sestao (30.000 loĝantoj) kaj Santurtzi (50.000 loĝantoj).

La hoteloj plej proksimaj al kongresejo estas:

  • Hotel Puente Colgante (Portugalete). 10-15 min. piede.
  • Hotel Palacio Oriol (Santurtzi). 5 min. piede.
  • Hotel San jorge (Santurtzi). 20 min. piede.

Veturado ene de la provinco Bizkaja

Ni rekomendas aĉeti karton nomata Barik, kiu kostas 3€. Post aĉeto, oni devas enmeti monon en ĝi, ĉu per bankokarto, ĉu per kontanta mono, en la maŝinoj, kiuj troviĝas en ĉiuj metrostacioj aŭ en diversaj surstrataj kioskoj. Unu sama karto povas esti uzata de pluraj homoj kaj validas por la diversaj veturiloj: metroo, busoj, trajnoj de nacia kompanio RENFE, tramo de Bilbao, kablotramoj, pendoponto de Portugalete, …

Alveno al kongresejo

Per aviadilo. Se vi ne deziras kapti taksion, iru al buso kiu troviĝas ĉe la elirejo de la flughaveno, en ĝia plej dekstra flanko. Antaŭ ol eniri buson, vi povas aĉeti la karton Barik (3,00€) kaj plenigi ĝin per bankokarto aŭ per kontanta mono; ankaŭ eblas pagi al ŝoforo per kontanta mono, sed estos pli multekoste. La buso, post 20 min., alvenas al la centro de Bilbao kaj finiĝas ĉe la centra busstacio, nomata Termibús. Se bezone, tie mem troviĝas metrostacio kaj pluraj busoj al diversaj lokoj.

Per metroo. Estas du ĉefaj metroo-linioj. Tiu, kiu iras al Portugalete, estas linio 2. La trajnoj portas la nomon de la lasta stacio; eniru trajnon al Kabiezes. Atentu, ĉar la linioj 1 kaj 2 kunhavas samajn staciojn ene de la urbo Bilbao.

Por iri al kongresejo, eblas eliri en du stacioj: unu estas Portugalete, elirejo Carlos VII. 10-15 min. piede al kongresejo; la alia estas Peñota, elirejo Hospital San Juan de Dios, 5-10 min. piede al kongresejo.

Per trajno. De la centra stacidomo de Bilbao, nomata Abando, eliras trajnoj de la nacia kompanio RENFE al Santurtzi. Laŭ la sama trako iras ankaŭ trajnoj al Muskiz. Ne eniru ilin! Survoje al Santurtzi, la haltejo estas Peñota (5-10 min. piede ĝis la kongresejo). Ne eliru en stacio Portugalete ĉar estas iom malproksime de la kongresejo.

Per buso. Apude de la sama centra trajna stacidomo de Bilbao, nomata Abando, eliras buso numero 3115, kiu trairas la antaŭa ŝoseo de Portugalete al Bilbao kaj haltas ĉe la kongresejo mem (haltejo: San Juan de Dios (Hospital); tiu buso iras plejparte paralele al la rivero Nerviono kaj permesas rigardi diversajn lokojn, sed bezonas 45 min. por iri de Bilbao al Portugalete.

Per aŭtomobilo. Kutime, oni venas al Portugalete per granda aŭtovojo A8, kiu iras de la franca landlimo al Santiago de Compostela.

En Portugalete eblas surstrate parkumi senpage. Same en proksimaj
urboj. Oni devas pagi nur en Bilbao kaj Barakaldo.

Tamen, ne facilas trovi liberajn lokojn por lasi la aŭtomobilon. Por parkumi ni rekomendas grandan komercan centron Ballonti kaj apudajn stratojn. De tie al kongresejo, ĉirkaŭ 20 min. piede.

Atentu, ke la centro de Bilbao estas zono de malalta polucio, do
aŭtomobiloj, kiuj ne surportas devigan glumarkon estas monpunataj.
Baldaŭ, same okazos en urbo Barakaldo, sed ankoraŭ ne decidis ekde kiam.

Simbolo de la metroo de Bilbao
Transporto-Karto “barik”